Bonvenon al la 90a Germana Esperanto-Kongreso
"Pioniroj kaj vizioj"

kaj festo okaze de la 125a jubileo de la Nurenberga Esperanto-Grupo
kun speciala gasto prof. Humphrey Tonkin, Usono

Verŝajne vi jam scias, ke en Nurenbergo fondiĝis la unua Esperanto-grupo kaj eldoniĝis la unua gazeto en nia lingvo. Sed Nurenbergo pioniris pli vaste: ĉi tie kreiĝis la unua globuso, veturis la unua germana lokomotivo kaj konstruiĝis la unua pendoponto de Eŭropo. El Nurenbergo devenas la klarneto, la MP3-ludilo, la papera naz­tuko, la fluoreska markilo, la bombono em-eukal...

Dum la Germana Esperanto-Kongreso okazos prelegoj pri la kongresa kaj multaj aliaj temoj. Nuntempaj pioniroj prezentos siajn projektojn – ĉu eble ankaŭ vi? Kompreneble diskutrondoj kaj fakaj kunsidoj ne mankos. Ankaŭ eblos trapasi la prestiĝan UEA/ITK KER-ekzamenon kaj akiri valoran diplomon pri skribaj kaj parolaj lingvaj kapabloj en niveloj B2 kaj C1.

Vi povas elekti inter diversaj ekskursoj, pri kiuj mallongaj informoj troviĝas ĉi-tie. Vespere vizitu koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa, dancu, spektu teatraĵon, kulturumu – aŭ trankvile ĝuu babiladon kun amikoj en nia knajpo.

Por pliaj detaloj bonvolu elekti supre ĉe via preferata lingvo la temon, pri kiu vi deziras informiĝi. Reta aliĝo ne plu eblas, bonvolu aliĝi ĉe la kongreseja kaso.

[ Made with Lisp ]