La »Nürnberger
Rauschgoldengel"
En la 17a jarcento vivis en Nürnberg vidviĝinta metiisto
kun sia filineto. La sorto ne celis al li bonon. La filino malsaniĝis
tre kaj mortis. Tiumaniere la metiisto perdis ĉion, kio ĝojigis lin
sur la mondo. En
sia doloro li retiris sin ĉiam pli kaj vivis nur ankoraŭ en memoro al feliĉaj
tagoj en la pasinteco kaj malriĉiĝis tute.
Iun
nokton montriĝis al li lia filineto kiel sonĝobildo por konsoli lin. Ŝi aspektis kiel
anĝelo kun vastaj oraj flugiloj, vestita per kostumo de
mezepokaj Nürnberganinoj. Tiu sonĝobildo restis tiel forte en lia memoro,
ke li ekkopiis ŝin en ĉiuj detaloj kiel pupo.
El
ligno li skulptis la kapon, farante al ĝi la vizaĝajn trajtojn de la
mortinta infano.
El
laminita latuna lado, "la Rauschgold", li faris la riĉe falditan
jupon, kronaspektan kufon kaj la vastajn flugilojn.
Amikoj,
kiuj vizitis iun tagon la soliĝintan metiiston, vidis tiun kuriozan anĝelan
pupon kaj ĝi plaĉis al ili tie bele, ke ili konsilis al la metiisto ĝin produkti en diversaj grandecoj kaj prezenti ilin sur Kristnaska foiro. Li plenumis tiun bonintencan konsilon kaj
atingis per tiuj oraj anĝeloj, kiuj trovis grandan aprobon, denove grandan
renomon kaj prosperon. Al ni ĉiuj donis tiu sonĝobildo restantan
simbolon de la germana Kristnasko.
|
|
Reen al la raporto pri la 30jara jubileo-festo de
la Esperanto-Lingvoklubo Pfaffenhofen
Zurück zum Bericht über das 30-jährige Jubiläumsfest des Esperanto-Sprachklubs Pfaffenhofen
Reiri al la bonveniĝpaĝo de la Nurenberga Esperanto-Grupo en Esperanto
Zur Begrüßungsseite der Esperanto-Gruppe Nürnberg in deutsch