Esperantoparolataj Gastoj el Rumanio kaj Ĉeĥio vizitis Nurenbergon
je la 25.07.2000
Membroj de la Esperanto-Grupo
Nürnberg akceptis la 25.07.2000
gesamideanojn, kiuj gastigas dum unu semajno la Esperanto-Grupo Forchheim
.
Je la 09.42 horo
la prezidantino de la Esperanto-Grupo Nurenberga Anny Hartwig kaj Frank Kasper renkontis la gastojn ĉe la perono post la alveno el Forchheim.
Poste ni renkontis kun s-ino Zeilinger kaj aliaj
klubanj sur la ligna ponteto al la metiista korto.
Ekde la 10.00 horo ĝis la 12.00
horo sinjorino Zeilinger faris la unuan parton de la urbgvidado. La grupo trairis al Königstrato preter ĝis Mauthalle (iama grenejo) – Pregejo
St. Lorenz – (rigardado) preter al Domo Nassauer – Ĉef-foiro – Preĝejo de
Nia Sinjorino – Bela Puto – malnova
Urbodomo – Preĝejo St. Sebald – Domo Albrecht Dürer – de tie al la Imperiestra
kastelo – Urbhistoria muzeo (domo Fembo) kaj ree al la ĉef-foiro.
|
|
|
|
|
|
|
|
Je la 12.00 horo ni rigardis
moviĝantajn figurojn “Männleinlaufen” je la ĉef-foiro.
Poste ni tagmanĝis en restoracio „Bratwurst Röslein“.
Ni daŭrigis la urbgvidadon al la direkto
Preĝejo St. Sebald kaj al la memortabulo de Leopold Einstein, preter al la
vizito de la Ludilmuzeo.
De tie ni reiris al la ĉef-foiro.
|
|
|
|
Ekde 16.00 horo ĝis 16.30 horo ni partoprenis
rondveturadon tra la malnova urbo per speciala trajneto
|
|
|
|
Komuna renkontiĝo estis je la 18.30 horo apud la
dika turo (Königstorturm) ĉe la enirejo al la metiista korto.
|
|
|
Kelkaj de la gastoj ankoraŭ vizitis en la metiista korto etan ekspozicion
pri la produktado de skribiloj.
Je la 18.50
horo niaj gastoj reveturis al Forchheim
aŭ Erlangen.
Almenaŭ mi travivis agrablegan tagon kaj uzis la okazon
praktiki babilinte la internacian lingvon Esperanton
Tiun paĝon ellaboris
Frank Kasper
Nürnberg, la 25.07.2000