Bonvenon ĉe Esperanto Nurenbergo
Jen la hejmpaĝo de Esperanto Nurenbergo, la plej malnova Esperanto-Grupo en la mondo
La historio de la Esperanto-Grupo Nurenbergo jam komenciĝis kun la fondiĝo de la "Weltspracheverein Nürnberg". Kiam Leopold Einstein en 1888 malkovris la novan internacian lingvon Esperanto, la asocio transprenis ĝian subtenon kaj disvastigon kiel celon. Tiel la Esperanto-Grupo Nurenbergo estas la unua grupo en la mondo, kies asocia celo estis la flegado kaj la disvastigo de Esperanto.
Konscie de tiu tradicio la grupo hodiaŭ flegas Esperanton diversmaniere:
- informvesperoj kaj informstandoj
- semajnfinajn kursojn dufoje jare
- lern- kaj tradukvespero unufoje monate
- malferma renkontiĝo - por membroj kaj interesuloj unufoje monate
- renkontiĝo por pliaĝuloj posttagmeze unufoje monate
Plie la grupo prizorgas gastojn el eksterlando kaj vizitas renkontojn en- kaj eksterlande, ekzemple la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn.
Detalojn vidu en la aktuala programo (germanlingve).
Ligoj al kromaj malnovaj informoj el la grupvivo de la Nurenberga Esperanto-Grupo en Esperanto.

